Friday, August 2, 2013

Prezento de la ĥaosulaj rakontoj

Saluton kara leganto,
Post diskuto kun elstara figuro en la brita Esperanta movado, amiko kiu min konas ekde mia esperantistiĝo, mi decidis aldoni novan rubrikon al mia blogaro. Tiuj, kiuj min konas, scias, ke, ĉu pro naiveco, ĉu pro malrapidaj respondoj kaj reagoj fronte al danĝero, mi ofte eniras strangajn kaj ne tute kredeblaj situaciojn. Tial mi decidis krei ĉi tiun blogon por kolekti tiujn rakontojn en unu loko. Krom ĉi tiu afiŝo, mi ne nepre  varbos la rakontojn, kaze ke mi pigras aŭ ke ili estas sentemaj. Do kiam ili pretas, vizitu laŭvole kaj espereble ĝuu.
sincere,
via kolego de la ĥaoso.